Soldata identigilo
La soldata identigilo aŭ soldatmarko estas identigilo, enkondukita laŭ la Ĝeneva traktato, por identigi mortintajn aŭ vundiĝintajn soldatojn. Ĝi havas ĝenerale la grandon de ĉ. 3×4 cm, formon de plato kaj materialon de aluminio aŭ ŝtalo. Multaj el ili estas dividitaj kaj ambaŭparte aperas personaj datenoj de la soldato.
Pro la malfacileco identigi korptranĉitajn viktimojn de batalo dum milito, diskoj en armeaj ŝuoj estis aldonitaj al la identiga disko sur la kolo.
La frazo "de mia ladskatolo oni faris vian diskon" estas uzata de veteranoj por emfazi ilian maljunecon en la oreloj de pli junaj soldatoj.
Frue Historio
[redakti | redakti fonton]La produktado de identigaj diskoj komenciĝis kiel privata iniciato dum la Usona Enlanda Milito, kaj la diskoj estis el kupro aŭ plumbo. Novjorka loĝanto nomata John F. Kennedy aliris la Usonan Armeon en 1862 kun oferto eldoni diskojn al ĉiuj soldatoj, sed estis rifuzita. Ordo eldoni identigajn diskojn, faritajn el aluminio, estis donita de la Usona Armeo fine de 1906. En 1916, oni ordonis, ke ĉiu soldato ricevos du samaj identigajn diskojn, unu el kiuj estus prenita de lia korpo en la evento de lia morto.
La unua enkonduko de la soldata identigilo okazis en la germana armeo, dum la franca-germana milito de 1870. Ĝi havis la moknomon de hundomarko, ĉar la hundoj de Berlino estis same ekipitaj per similaĵoj, je ordono de la imperiestro.
Laŭ kelkaj naciaj armeoj
[redakti | redakti fonton]La hungara soldata identigilo estas pretigita el fajrorezista ŝtalo, en grando de 25×35 mm, kiu entenas la personan numeron, sangan grupon de la soldato kaj surskribaĵon HUNGARIA. Hodiaŭ oni jam ne dividas la platon je du partoj, sed tuj disdonas du platojn, sed tiujn en Hungario nur tiam, se la soldato partoprenas en internacia misio.